En la pulbazaro de Parizo, krimulo invitas nekonaton al sia loĝejo por "rigardi aŭtografojn" por eventuale aĉeti el ili. Tio evidentiĝas kaptilo, kaj la krimulo, helpe de sia kunulo, murdas lin. Unue la du viroj kverelas pri la 50 frankoj kiujn ili ŝtelis de la murdito, sed ilia kunulino malkovras inter la havaĵojn de la murdito malnovajn leterojn. La malnovaj leteroj rakontas pri kolero de virino pri ŝia amato, kaj ke ŝi forlasas lin por alia viro. En alia letero la virino skribis ke ŝi pardonas la viron. En la letero klaras ke la virino mortis, kaj ke post ŝia morto li estas invitata al ŝia vilao kaj trovi en la kelo specialan kofron. La krimuloj planas iri kune al la vilao kaj priŝteli la kofron. Unu el ili, tro avida, antaŭis sian partneron, kaj jam pli frue enŝteliĝis al la malplena vilao. La virino kaj la alia viro trovas la malluman kelon, kie staras ĉerko. Poste evidentiĝas la kruela sorto kiu atendis la kunulon kiu antaŭis ilin. La virino sentas ke ili estas minacitaj kaj volas forfuĝi, sed la viro estas decidita resti kaj serĉi la trezoron. Sed la virino el la malnova letero estis preparinta suprizon por sia amanto...